La patria es ara y no pedestal
Kara Alaŭdo!
Por eviti ajnajn miskomprenojn mi volus ĉi tie, en mia reta taglibro, publike ripeti tion, kion mi skribis al vi hodiaŭ private. Mi, do, ripetas, ke mi estimas vin kiel kleran kaj interesan homon kaj alte taksas vian lingvoposedon.
Malgraŭ ke mi ofte devas provlegi kaj korekti tekstojn kadre de REJM- kaj E@I-agado, mi devas agnoski, ke via Esperanto estas multe pli natura, varia, nebanala kompare kun mia. Evidente vi havas multe da praktiko en Germanio, kio ege mankas al mi nun, kiam Anatolo Gonĉarov forveturis al Siberio.
Interalie pri Gonĉarov. Via lingvo foje rememorigas al mi pri la lingvaĵo de Gonĉarov -- ekstreme eksperimenta, sukoplena, etneska. Rememorigas, diras mi, ĉar certe ne estas la samo. Estas ne lingvaĵo de Gonĉarov, sed lingvaĵo de Galkin.
Mi deziras al vi pliajn sukcesojn en via vivo. Vi certege meritas plej bonajn rezultojn -- vi, kiu estas tiom kapabla lerni kaj akiri novajn sciojn, ankaŭ prilingvajn. Mi fieras, ke mi ne nur konas vin, sed eĉ nomas min via amiko kaj estas simile nomata reciproke.
_____________
I. a. vi menciis vian partoprenon en fondiĝo de [esperanto-kurso]. Pard. al mi mian malbonan memoron: sed ĉu vi finis la Kolker-kurson antaŭ fondiĝo de [esperanto-kurso] aŭ post tio? Se antaŭ, tiam vi estas Natura Forto -- kaj necesas tion oficiale rekoni. Pard. pro la eventualaj maljustaĵoj ĉi-rilate...

1) Dankon pro via lauxdo de mia klereco kaj lingvoposedo.
2) Estas interesa via komparo de mi kun Anatolo. Fakte, ni multe interbabilis cxi tie, kaj en suficxe alta E-o, post kio li skribis en loka E-gazeto "Berlina Informilo", ke "Aleksandro Galkin estis cxiam kontraux mi, cxar la rusia medicino ne akceptas mian sanigan vivmanieron"
3) Vi pravas pri la praktiko, en Germanio mi multe parolas en E, ofte pensas rekte en gxi kaj ankaux multe legas. Pro legado kaj parolado kun netrivialaj homoj, kiujn ja ecx en ilia denaska lingvo ne cxiuj samlingvanoj povas bone kompreni pro altstileco kaj fajnega spriteco (temas unuavice pri Tobias MEISSNER), mia lingvo iom disvolvigxas. Mi ankaux multe korespondas kun Mevo, kio ankaux grandkvante kontribuas al lingvoposedo.
Tamen mi strebas paroli suficxe "klasike", do, mi priludas la sencojn de vortoj kaj ties plursignifecon, sed ne liman E-okazojn. Tiujn mi konservas por persona korespondo.
4)Dankon pro la lastaj sinceraj kaj tre kuragxigaj vortoj.
Alauxdo.
---
pri mia E-umado:
Mi finis la kurson de Kolker la 16-an Aprilo, 2000, kiam mi forsendis mian lastan lecionon. Gxi estas korektita de Aleksandro Osokin kaj Nikolao Grisxin sekvatage. (http://groups.yahoo.com/group/rus-e...ru/messages/580 ) Poste mi tuj aligxis al la grupo de instruistoj...
La esperanto-kurso fondigxis la 20-an de Marto 2001, do, preskaux post unu jaro post tio. Fakte, estis la inico de A. Osokin pro la longa grumblado kaj kverelado de Nikolao Grisxin, la fakta fondinto de la unua grupo (rus-esper-instru). Se vi ne memoras, tiam li dissendis la leteron al cxiuj tiutempaj moderatoroj de "rus-esper-instru" krom Grisxin (al vi, mi, gelingvistoj kaj A. Kirpicxev) kie li proponis pridiskuti, cxu ni eksmembrigu Grisxin-on aux ni kreu alian grupon. Mi estis la arda apoganto de la lasta, cxar mi ne volis vundi Nikolaon, kaj Aleksandro ekigis la novan grupon, kies dekomencaj moderatoroj estis 5 personoj (la samaj, al kiuj estis dissendita la unua mesagxo). Jam sekvatage mi komencis instrui en la nova grupo. (Vi povas vidi la arkivojn).
Fakte, ankaux mi estis la homo, kiu proponis la nomojn por rangoj: do, uzi la koloron kaj magi-sorcxan nomon kaj skribis la sistemon, kiun oni uzas por la ranglisto nun (ankaux troveblas en la arkivo).
La esperanto-kurso fondiĝis la 20-an de Marto 2001, do, preskaŭ post unu jaro post tio. Fakte, estis la inico de A. Osokin pro la longa grumblado kaj kverelado de Nikolao Griŝin, la fakta fondinto de la unua grupo (rus-esper-instru). Se vi ne memoras, tiam li dissendis la leteron al ĉiuj...
Mi bonege memoras pri la skandalo kaj pri la letero de Al. Osokin. Mi ja tiam loĝis en hejmo de Saŝa.
...Anatolo. Fakte, ni multe interbabilis ĉi tie, kaj en sufiĉe alta E-o, post kio li skribis en loka E-gazeto "Berlina Informilo", ke "Aleksandro Galkin estis ĉiam kontraŭ mi...
Anatolo estas konata strangulo.
Tamen mi strebas paroli sufiĉe "klasike", ...
Pardonu, mi timas denove ofendeti vin... Sed "aliel", "alies" kaj similaj formoj, kiujn vi ne unufoje uzis en la forumo, tute ne estas klasikaj. Ili estas vere tolereblaj kaj kompreneblaj en parolata Esperanto, sed, vere, ne eblas diri pri ili "sufiĉe klasikaj".
Krom tio vi, fakte, parolas ne tro eksperimente. Jes, vere, preskaux klasike. Respekton al vi!
Pri Anatolo -- li estas ecx pli granda strangulo, ol E-isto. Mi memoras longajn konversaciojn pri li kun Oksana (Burkina)... Sed mi tutegale sxatas lin, kaj ecx sendis al li la fotojn, kiujn mi faris dum lia estado en Berlino kaj kie li estas tre cxarma, parolanto en E kun cigno
Pri parolado: mi ja gxuste skribis "strebas"
Sed en la forumo restas nur limoj de tiu E, kaj kompare al nia "Plena E Birdajxaro", kiel ni kun Mevo nomas nian korespondon, gxi estas vere KLASIKA, kredu, sinjoro!
Kaj neniam timu ofendi min per vero, interalie. Ja mi ne estas tiom stulta, por ofendi je tio.
Kaj, finfine, mi komprenis pri la statusoj -- fakte, mi ne sciis, ke en la forumo la nomoj sekvas la saman konvencion, kiel en la dissendo -- min iom pikis nur tiutempa neglekto de mia kaj Aleksandro Kirpicxev kiel kunfondintoj kaj oftaj agantoj, ne nun -- sed estus amuze havi tiun statuson en la forumo. Sonas iom druide, tamen
Kaj, vere, pli precize, cxar mi estas malsam-ideano por multaj homoj