La patria es ara y no pedestal
Dum Gxangalo.com estas portempe for, mi elmetas ĉi tie kelkajn malnetaĵojn, originale verkitajn por Ĝangalo. La samo iras al komunumo Eo.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Aliaj novaĵoj forpuŝis de la novaĵ-bendoj temon de Beslano, sed la fortege vundita sud-rusia aŭtonomio Norda Osetio plu spertas multajn politikajn kaj psikologiajn postsekvojn de la septembra teruraĵo.
Kiel informas novaĵagentejo "Regnum", la 29an de decembro la nord-osetia prezidento Aleksandro Dzasoĥov partoprenis pres-konferencon por rusiaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. En sia antaŭparolo s-ro Dzasoĥov atentigis pri Legu plu
Iam ekstreme populara en Nord-Osetio, eksa sovetia ambasadoro en Sirio s-ro Dzasoĥov, perdis la reston de popola subteno post la septembra terorisma akto en Beslano. Oni akuzas lin pri la korupteco en respublika polico, pri troa paciĝo kun la najbara Inguŝio kaj, kun certa emocia emfazo, pri tio, ke li ne iris al la beslana mezlernejo, kiam la teroristoj postulis tion. Kredeble, iam en la daŭro de 2005 lin anstataŭos nova prezidento: kandidatoj al tiu posteno estos prezentitaj de la rusia prezidento kaj voĉdonitaj en la parlamento de la aŭtonomio. La du plej probablaj kandidatoj estas la nuna ĉefo de la loka parlamento s-ro Mamsurov kaj la "biera reĝo" s-ro Bollojev, antaŭ monato forlasinta sian multjaron postenon de ĉefo en la plej sukcesa rusia bierproduktanta firmao "Baltika".
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Kartvela politologo Ramazo Klimiaŝvili jam antaŭe parolis, ke la kartvelia registaro eraregis, kiam nuligis aŭtonomion de Suda Osetio, oni legas en ĵurnalo "Aĥali Taoba" de la 23a de decembro. Laŭ Klimiaŝvili, la sud-osetia aŭtonomio estis fondita de bolŝevikoj "nur" preskaŭ centjaron antaŭe, sed ekde tiam jam pasis tri generacioj, kiuj ne povas akcepti plenan nuligon de oseta aŭtonomio. Nek la oseta, nek la kartvela popolo kulpas, estas bombo, lasita de Sovetio. Nun Suda Osetio estas fakte sendependa dum 12 jaroj, kaj jam la aŭtonomia statuso ne kontentigos osetojn.
Legu plu
Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la respubliko havas rusian civitanecon. Klimiaŝvili diras, ke li iam proponis fondi ĉe la limo de Suda Osetio specialan institucion, kie loĝantoj de tiu teritorio povus ricevi kartvelian civitanecon, sed tio ne estis farita. "Loĝantoj de Suda Osetio kaj Abĥazio ne povis eliri el siaj limoj, ĉar ili havis ne plu validajn pasportojn de Sovetio. Rezulte, ĉar ni nenion proponis al ili, ili prenis rusiajn pasportojn ĉu estas ilia kulpo?" eksklamacias la politologo.
"Ili bonege konscias, ke iam ili devos vivi en Kartvelio. Sed ni ne proponas al ili repaciĝon, ne proponas novajn ideojn. Ĉiuj diras, ke la oseta kaj la kartvela popoloj devas vivi amike, sed, malgraŭ la multegaj intertraktoj kaj renkontiĝoj, neniuj realaj paŝoj al tio okazis", bedaŭras Ramazo Klimiaŝvili. Iam la kartvela lingvo estis vaste parolata en Suda Osetio, sed la tuta lasta generacio scias ne pli ol kelkajn bazajn frazojn en la kartvela.
Intertempe la sud-osetia prezidento Eduardo Kokojti kulpigis kartvelian potencon pri sabotado de la novembraj interkonsentoj pri malmilitigo de la regiono. Laŭ li, anstataŭ planita nuligo de militistaj fortikaĵoj Kartvelio multigis ilian kvanton en la regiono. Krome, "super niaj kapoj konstante flugas aviadiloj kaj helikopteroj", aldonis s-ro Kokojti. La nuna prezidento de Suda Osetio estas konata kiel arda adepto de la ideo pri unuigo de la oseta popolo enkadre de Rusia Federacio antaŭe la sud-osetia estraro jam turnis sin al rusia parlamento kun oficiala peto aligi Sudan Osetion al Rusio, oni eĉ trovas juran bazon por tia aliĝo. Kartvelia ministro de defendo s-ro Okruaŝvili sukcesis intrigi ĵurnalistojn per la frazo, kiun li eldiris dum festado de Nova Jaro en rezervista taĉmento ĉe la limoj de Suda Osetio; li diris: "En la jaro 2005 Kartvelio rehavigos al si ankoraŭ unu perditan teritorion. Tio okazos kun via helpo".
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Prezidento de Norda Osetio parolas pri la nuna Beslano

laŭ Ossetia.ru kaj aliaj fontoj
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Meditoj de kartvelia politologo pri Suda Osetio

Я знаю, что большинство моих ПЧ не знают эсперанто настолько хорошо, чтобы читать "газетные" тексты, но всё же есть какой-то процент понимающих. Плюс ещё знаю как минимум двоих челов, которые читают мой дневник через RSS-ридеры, не будучи даже зарегистрированными пользователями diary.ru...