La patria es ara y no pedestal
Для тех, кто читает на эсперанто.
Pecetoj el la novelo:
Alveno de parencoj el fora Kartvelio
Tage eksonoris porda sonorilo. Sur sojlo staris triopo. «Sinjorino Baziaŝvili?» Ili estis unuaj homoj en nia vivo, kiuj prononcis familinomon Baziaŝvili senerare, kaj ni, mi kaj panjo, tuj komprenis — estas niaj kaŭkaziaj geparencoj.
.......
Iosif kaj Flora
Iosif Baziaŝvili estis profesia luktisto. Cent kvardek kilogramoj da muskoloj, iom kovritaj de graseto, romana vizaĝ-profilo kaj larĝo de ŝultroj kaŭzis ravigon. La koro de Flora, mia kaŝa amatino, estis fordonita al tiu giganto.
Post apero de Iosif mi komencis senti deficiton de spaco kaj — kion mi sekretigu? — mi ege ĵaluzis.
Antaŭe Flora de temp’ al tempo leviĝis je la sesa matene, kiam mi solece matenmanĝis en kuirejo antaŭ foriro al lernejo. Ŝi sidadis kontraŭ mi, verŝis kafon por si. Butontruoj de ŝia ĥalato streĉiĝis malkovrante subitajn fragmentojn de elasta virina korpo. Nun tio ĉesis.
...........
Genrieta asertis, ke ploranta Iosif metis la «Maŭzer»-on en la buŝon kaj dirinte «Mi estas plena merdaĉ’» premis ellasilon. La profesia pafilo pafrifuzis.
...........
Mi eliris al balkono. Neĝis. Estis silente en la strato de Ĉasistoj. Van Gog sendis faksmesaĝon:
«Stultuĉjo, kial vi malvarmas sur balkon’? Mi refarbis min. Venu kaj rigardu».
La plena teksto:
http://www.ikso.net/~slavik/rinocer.html