Bildo: Knabinoj mornas pri la mortintoj en la lernejo numero 1, Beslano.





Renoma brita gazeto "The Herald" publikigis recenzon de Rozio Bojkot (Rosy Boycott) pri la nova filmo "Infanoj de Beslano", produktita de la ŝtate posedata brita televidkompanio BBC. En sia recenzo Rozio komparas la filmon kun infana pornografio kaj indignas pri ĝiaj produktintoj.



Kiam mi ekvidis, kiel knabeto en televidila ekrano per voĉo de profesia ĉiĉerono rakontas "Jen la loko, kie oni mortigis mian patron", mi ne plu povis elteni mian koleregon, — skribas s-ino Bojkot en sia recenzo. Kiel ili aŭdacis? Kiel aŭdacis tiuj impertinentaj televidiistoj de BBC, loĝantoj de la sata memkontenta Britio, ekspluati tragedion de la travivintaj infanoj-ostaĝintoj en Beslano?!



Tio estis abomena, kvazaŭ tiuj majstroj de "morno-pornografio" petintus la infanojn disvestiĝi antaŭ la kamerao kaj pozi ekscitige. Ne, filmi kiel la malfeliĉaj infanoj travivas la tutan teruran tragedion denove -- estas eĉ pli aĉe!



Diru al mi, per kio tio diferencas de infana pornografio? La infanojn de Beslano oni uzis por tikli nervojn de televidspektantoj: aliula malfeliĉo devis funkcii kiel emocia stimulo. Mi certas, ke la televidaj estroj estis multe kontentaj pri si, kiam ili elpensis tion! Mi vidas kvazaŭ per propraj okuloj -- jen ili sidas ĉirkaŭ tablo kaj iu "geniulo" eldiras: "Aŭskultu, ja proksimas datreveno de la beslanaj okazaĵoj! Ni sendu tien grupon por paroli kun la infanoj, kiuj sukcesis travivi! Tio ja certe elbatos larmon el spektantoj!"



Neniukaze mi spektus la filmon, se mi ne devus verki la recenzon, -- konfesas Rozio Bojkot. La filmo terurigis min kaj faris la impreson, kvazaŭ oni metus min en koton. La aŭtoroj primokis ne nur la infanojn, ja sen tio suferintajn de la teruraĵoj, kiujn ili devis rerakonti antaŭ la kamerao, sed ili ankaŭ primokis nin, la spektantojn. Ja ajna pornografio estas interaga: se vi spektas, kiel oni mokas aliajn, vi vole-nevole partoprenas la mokadon.



En sia recenzo Rozio Bojkot ne nur kritikas la filmon "Infanoj de Beslano", sed la tutan modon de "falsa morno": kiam homoj publike funebras pri la morto de tute ne konataj por ili homoj. Laŭ ŝia konjekto, la fenomeno unue senteblis post la morto de princino Diana kaj ekde tiam fariĝis speco de turismo. Por amaskomunikiloj "falsa morno", laŭ Bojkot, iĝis speco de komerca aktivado.



"Sekvafoje, kiam vi ploros pri la morto de nekonato aŭ pri la malfeliĉo de beslana infano, pensu, pri kiu fakte vi ploras. La respondo povas ne plaĉi al vi", — avertas Bojkot en sia artikolo.



En la Nord-Osetio oni omaĝas la datrevenon de la ostaĝigo en Beslano tre modeste. Neniuj amasaj aranĝoj estas planataj krom ebligo alporti florojn kaj botelojn kun akvo al la nova tombejo ĉe la vojo el flughaveno de Vladikavkaz al Beslan, kie restis por ĉiam la viktimoj de tiu sanga evento. Tradicie oni lasas malfermitajn botelojn kun akvo ĉe la tomboj -- rememore pri la suferiga soifo de la ostaĝintoj, al kiuj teroristoj ne permesis trinki. Pli ol 300 ĵurnalistoj jam estas en Beslan por filmi kaj verki... bedaŭrinde multaj el ili ne evitos la ĝenron de "morno-pornografio", se uzi terminon de s-ino Bojkot.



Mallongigita traduko de la ruslingva versio