Hodiaŭ mi sonĝis, kvazaŭ mi, mia edzinjo kaj unu studentino el la peterburga E-klubo, Julia, ial subite trovis nin en Grozno. Mi neniam estis en Grozno (aŭ fakte estis en la jaro 90a preterpasante per buso), sed en la sonĝo, mi sciis, ke estas tute ĝuste Grozno.

Ni iom vagadis tra la urbo, ial serĉante ĝian okcidentan randon (kvazaŭ ni planus piede aŭ petveture vojaĝi al Vladikavkaz). Sed ni miksis okcidenton kun oriento -- kaj vespere trovis nin en la orienta parto de la urbo. Mi ne scias pri la knabinoj, sed mi ege timis vesperiĝon, ĝis mallumo ni devis trovi aŭ trafikon al Vladik, aŭ almenaŭ domon por tranokti. Mi memoras ankaŭ, ke ni estis en iu malgranda merkato, kie mi demandis prezojn por bananoj -- kaj ili kostis 100 rublojn por kilogramo. Kompreneble, ni restis malsataj.

La urbo mem min mirigis. Jes, estis multaj kaŭkaz-tipaj viroj kaj virinoj, sed ankaŭ mi rimarkis kelkajn tipe rusajn gejunulojn, ankaŭ knabojn kun relative longaj haroj (kaj mi multe miris) kaj knabinojn kun mallongaj jupoj (kaj denove mi miregis). La urbo mem tute ne aspektis postmilita ruinejo -- ĝi estis iom vilaĝeca, sed tute vigla kaj bonfarta de la unua rigardo.

Ni noktumis en relative riĉa domo de iu loka sciencisto aŭ verkisto -- mi ne bone komprenis. Plejparte ni babilis kun la mastrino, la mastron ni, ŝajne, eĉ ne vidis, sed mi multe ŝatis lian bibliotekon, kiun afable montris al mi lia edzino. Estis en ĝi kelkaj tre interesaj libroj pri ekzotikaj lingvoj, sed mi certe ne memoras la enhavon...

Ŝajne, ĉio finiĝis per tio, ke mi vekiĝis. En mia animo regis tia paco, kian mi jam delonge ne spertis. Jen tia estis la sonĝa vojaĝo al Grozno...