В продолжение грузинских тем (встретилось вот в художественном тексте):
Jes, tiuj, kien la Tiflisa tunelo foriras...
Aŭskultu, Aleksandro, samtone diris li. Kiam caro Vaĥtango Gorgasal, laciĝinte dum ĉasado, deĉevaliĝis apud nekonata fonto kaj decidis lavi la vizaĝon, li mergis la manojn en akvon kaj mirigite ekkriis: «Tbili»! «Varma»! De tio venis la nomo de la urbo. Memoru, mi petas.
Pardonu. Bone, sed kial vi al mi plendas, sed en Peterburgo kaj kie ajn aŭdas dekfoje dum tago "Tifliso" kaj ne kontraŭdiras eĉ vorton?
Li ĵetis la cigaredstumpon kaj zorgeme enbatis ĝin per kalkanumo en sekan teron, por ke ne restu eĉ ĝia spuro.
Ĉar fremduloj ĝin eĉ Pnom-Peno nomu. Vi ja ne estas fremda. Ĉu vi komprenis?
Отсюда
Это вообще перевод из Рыбакова, но русского оригинала я не нашёл -- битые ссылки везде.